Imagu havi altnivelan gramatikkontrolilon por Esperanto kiu:
atentigus komencantojn pri verŝajnaj eraroj, ne nur literumaj, sed ankaŭ gramatikaj;
donus ŝanĝoproponojn, ordigitajn laŭ verŝajneco, laŭ la erarkunteksto;
helpus ankaŭ al spertaj Esperantistoj per "kontrollegado" de longaj dokumentoj.
Tiaj gramatikkontroliloj jam delonge ekzistas por multaj naciaj lingvoj, sed nur lastatempe ekaperas ankaŭ por la internacia.
Se oni al la supra listo aldonus ankaŭ:
donus pedagogiajn komentojn pri la eraroj, kun ligiloj al pli detalaj klarigoj kaj lernomaterialo
temus pri tia lingva helpilo pri kia malmultaj lingvoj povas fieri!