Se vi ŝatus ekscii pli ol aperas en ĉi tiu paĝareto, vi estas bonvena skribi al lingvohelpilo ĉe ikso.net.
Rigardante kio jam ekzistas pri lingvaj kontroliloj por Esperanto necesas distingi du aferojn:
Literumkontroliloj kontrolas nur la literumon de unuopaj vortoj
Gramatikkontroliloj celas kapti erarojn kaŭzitajn ne de simpla misliterumo, sed de uzado de malĝusta (eĉ se ĝuste literumita) vortformo, kiel ekzemple konfuzo inter -i kaj -as aŭ manko de akuzativo.
Literumkontroliloj por Esperanto ekzistas i.a. en:
Uzebla gramatikkontrolilo por Esperanto ekzistas hodiaŭ nur en la redaktilo Esperantilo, aldone al kelkaj aliaj provoj kiuj neniam (aŭ ne ankoraŭ) atingis sufiĉe altan nivelon por esti utilaj.
Ĉi tiu projekto uzas teknikon por lingvoanalizado kaj gramatikkontrolado kiu nomiĝas KondiĉGramatiko (Constraint Grammar aŭ CG). Konkrete uziĝas la malfermfonta kompililo CG3, kreita kaj prizorgata de la firmao Grammar Soft, kunlabore kun Sud-dana Universitato.
Por pli da informoj (en la angla), vizitu: https://edu.visl.dk/constraint_grammar.html.
Jen kelkaj anglalingvaj tekstoj pri temoj proksime ligitaj al ĉi tiu projekto: